Dormu, nigruleto

(Originala titolo: Duerme, negrito)
Tradicia (rikoltita de Atahualpa Yupanqui)
Traduko: James Rezende Piton

Dormu nun, nigruleto
Via Panjo en kampar', nigruleto
Dormu, dormu, karulo
Via Panjo en kamparo, karulo

Kaj ŝi venigos koturnojn
Nur por vi
Kaj ankaŭ la dolĉan frukton
Nur por vi
Kaj ankaŭ viandon porkan
Nur por vi
Kaj ankaŭ plurajn regalojn
Nur por vi

Se nigrulo ne ekdormas
Venas blankulaĉo
Kaj traf'! - li manĝas la maneton
Ĉakapumba, ĉakapumba, apumba, ĉakapumba
Dormu nun, nigruleto
Via Panjo en kampar', nigruleto

Ŝi laboras
Ŝi laboras tute pene, ŝi laboras, jes
Ŝi laboras kaj funebras, ŝi laboras, jes
Ŝi laboras kaj sen pagoj, ŝi laboras, jes
Ŝi laboras kaj tusadas, ŝi laboras, jes

Por la malgranda nigruleto
Por nigruleto, jes
Ŝi laboras, jes, ŝi laboras, jes
Dormu nun, nigruleto
Via Panjo en kamparo,
Nigrulet', nigrulet', nigrulet'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!