Kien vi iros?

Verkis: Rafael Milhomem

Kun la forto de la sono
Kaj potenco de la cerbo
Kun magio de la skribo
Mi ĉirkaŭas la terglobon

Jes, mi iras kien mia
Mia menso iri povas
Tio estas la respondo
Pri kion vi demandas.

Mi vojaĝas tra la mondo
Sen moviĝi de la loko
Sur la ondoj de la sonoj
Mi veturas al via lando

La pasporton oni ne bezonas
Por flugi al alia mondo
Nur sufiĉas liberigi nun
La flugilojn de la imago.


Rim:
Tiu ĉi kanto ricevis la specialan premion ĉe la 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj.
Ĝi apartenas al la albumo Kien vi iros?, eldonita de Vinilkosmo.
La plena albumo estas aĉetebla ĉi tie.



Jane Nogueira: voĉo
Rafael Milhomem: gitaroj
Rogener Pavinski: basgitaro
Fred Mika: drumo

Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!