Akvo por la gorĝ'

(Originala titolo: Água de beber)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: James Rezende Piton

Serĉe de l' am', mi sentis timon
Kaj volis savon por la kor'
Tamen l' amor' scias maksimon:
La tim' venigus la morton al via kor'

Refreno:

Akvo por la gorĝ'
Akvo por la gorĝ', kamarad'
Akvo por la gorĝ'
Akvo por la gorĝ', kamarad'

Mi per la trafo eĉ plej skerma
Per la pardon' en ĉiu hor'
Kun mia dom', ĉiam malferma,
Malfermiĝis la pordoj de mia kor'

(Refreno)

Mi estis ĉiam kun certeco
Kaj el ĝi nur pli da dolor'
Ĉar la amor' estas tristeco
Ege troas rankor' por nur unu kor'

(Refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Akvo fluas

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!