Panjo, mi volas

(Originala titolo: Mamãe eu quero)
Verkis: Jararaca k Vicente Paiva
Traduko: James Rezende Piton

Al mi patrino, al mi patrino,
Al mi la mamosubten'!
Donu suĉilon, donu suĉilon
Donu suĉilon por la beba seren'!

Dormu, fileto, kor’ de mia kor',
Prenu la suĉilon kaj al sambo, for!
Mi havas fratinon, tre bela jasmen',
Ŝi estas kredinda kaj la edzo nur kreten'

(Refreno)

Mi vidas junulinojn, eĉ sen la postulo,
Bedaŭrinde mi ne plu estas suĉulo...
Mi havas fratinon, je la nomo Sara,
Pro trookulumo iĝis ŝi senokulhara!


KURIOZAĴO (N.T.) - Tiu ĉi, el 1937, estas unu el la plej popularaj karnavalaj marŝoj ("marŝetoj", kiel oni karese aludas al la stilo), kiujn oni plu kantas tra la jardekoj. Ilin karakterizis leĝereco, kun tre supraĵaj (foje piketaj) tekstoj kaj facilaj rekantaĵoj kiel ĉefa trajto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Panjo, mi volas

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!