Amo, eble

(Originala titolo: Perhaps love)
Verkis: John Denver
Traduko: James Rezende Piton

Am' eble estas ripozlok’ aŭ ŝtormo-rifuĝej'
Ĝi donas la komforton, varmige estas plej
Kaj en la malfacila temp' de kvazaŭagoni'
La am-memor' reportos vin ĉe vi

Am' eble estas enirej' por la sunradi'
Ĝi invitas vin al la proksim', ĝi volas montri pli
Kaj eĉ kiam vi perdiĝas kaj mankas l' orient'
La am-memoroj restos je atent'

La am' por iuj estas nub', por aliaj el ŝtal'
Por iuj nur vivomanier', por iuj ideal'
Kaj iuj diras, ke am' bremsas, por iuj liberig'
Kaj iuj kredas ĝin mister', por iuj forta lig'

Am' eble estas ocean' je kirlo kaj sufer'
Kiel fajro en kamen' kaj tondro en veter'
Kaj se mi porĉiame vivus, eĉ tiam pli kaj pli
Miaj am-memoroj estus vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!