Kiu vesto?

(Originala titolo: Com que roupa?)
Verkis: Noel Rosa
Traduko: James Rezende Piton

Nun estos ŝanĝo de mia konduto
Ek al disputo, ĉar mi pretas por batal'
Mi vin traktos kiel vera bruto
Por konker' de mia ideal'

La vivo jam ne estas festo
Mi demandas: kiu vesto?
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?

Nun malfacile ĉion mi digestas
Ĉar tre modestas akiro de la mon'
Eĉ kiel ul', kiu malhonestas,
Ne sufiĉe por mia bezon'

Mi, spite al ĉia tempesto,
Plu demandas: kiu vesto?
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?

Mi ĉiel alkroĉiĝas al la ŝtonoj
Por provi fuĝi de tiu kontraŭflu'
Jam min kovras preskaŭ nur ĉifonoj,
Ĉie en la palto estas tru'

Nenio plu en mia kesto
Mi ne scias pri la vesto,
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?

Ĵus forvojaĝis nia portugalo
Kun kapitalo kaj granda nostalgi'
Li forgesis pri amo-fatalo
Kaj reiris al Portugali'

Por geedziĝo, nuptofesto
Kaj nun kio pri la vesto?
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?
Kiu vesto por mi
Dum via samborondo laŭ invit'?



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Belega traduko de James Piton (jam kompreneble tute antaŭsciiginde!!), amiko! Kaj ne malsame tre bona kantgitara prezento far vi!!! Apaŭdojn!!! Multajn kaj multminutajn!!! 💚🎵💐

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!