(Originala titolo: Exaltação a Tiradentes)
Verkis: Estanislau Silva k Mano Décio da Viola k Penteado
Traduko: Flávio Fonseca
Joaquim José da Silva Xavier
Forpasis iam en april'
Pro sendependeco de Brazil'
Perfidita, li ne perfidis, aj!
En la Konspiro de Minas Gerais
Joaquim José da Silva Xavier
Jen la nomo de Tiradentes
Pro nia libero
Estis li martirigata
Estu ĉi hero'
Por ĉiam rememorigata.
KURIOZAĴO: Joaquim José da Silva Xavier estis alnomata Tiradentes (t.e. dentodeprenisto), ĉar li estis dentisto. Simbolulo de la tielnomata Minasa Konspiro, li estas civitana patrono de Brazilo, krom patrono de la Milita kaj Civitana Policoj. Ekde la komenco de respublika sistemo en Brazilo (en 1889), Tiradentes estas konsiderata kiel nacia heroo. La tago de lia mortigo, la 21ª de aprilo, estas nacia feria tago. (Fonto: Wikipedia)
Tiu ĉi kanto estis verkita por la defilo de Samblernejo Império Serrano en la Karnavalo de 1949.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!