Sube

Verkis: Afonso Camboim

Eĉ sur la Pamiro,
sur la Ejfel-Turo,
aŭ en aviadilo,
ila spacveturo,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la besta homa koro sub-estas.

Eĉ sur la luna planko,
sur ia ajn planedo,
sur la plej alta sonĝo,
senefika rimedo,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la besta homa koro sub-estas.

Sub elektra seĝo,
sub la Honto-Muro,
sub la atombombo,
sub la homa Juro,
sub la propra kapo,
intelekta vipuro.
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la besta homa koro sub-estas.


Rim: Registrita en la kasedo Eltransformiĝo: memeldona, 1982 (elĉerpita).


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!