Mia kara amiko

(Originala titolo: Meu caro amigo)
Verkis: Chico Buarque k Francis Hime
Traduko: James Rezende Piton

Amiko, kara, min pardonu, kamarad’,
Pro la silento vi ne plendu
Ĉar nun montriĝas la okazo de perad’
Jen la novaĵoj en sonbendo.
En nia lando plu regadas la futbal'
Multe da sambo kaj da roko en la bal'
Foje kun suno, poste kun pluvakvofal',
Tamen venas la konstat': estas ĉe ni terure...
Tute obskure por la minimuma ĝu'
Ni vivas kun hezitoj kaj kun spitoj en la lando
Kaj daŭre ni drinkadas, ĉar sen ĉiutaga brando
Neniel ni eltenus plu.

Amiko, kara, mi ne celas al incit'
Nek revivigi resopirojn
Sed estas devo vin informi, sen hezit'
Malgraŭ ĉiuj onidiroj
En nia lando plu regadas la futbal'
Multe da sambo kaj da roko en la bal'
Foje kun suno, poste kun pluvakvofal',
Tamen venas la konstat': estas ĉe ni terure...
Multe da peno vivi laŭ nia menu'
Klopodo por akiro de rimedoj kaj necedo
Kaj daŭre ni fumadas ĉar sen bona cigaredo
Neniel ni eltenus plu.

Amiko, kara, pensis mi pri l' telefon'
Sed la tarif' estas freneza...
Mi tre avidis vin rakonti pri l' sezon'
Kaj pri ĉio plej apreza
En nia lando plu regadas la futbal'
Multe da sambo kaj da roko en la bal'
Foje kun suno, poste kun pluvakvofal',
Tamen venas la konstat': estas ĉe ni terure...
Multaj grimacoj antaŭ ĉiu parvenu'
Kvankam la aĉuloj vekas multan intereson,
Daŭre ni tre amas ĉar sen ricevi kareson
Neniel ni eltenus plu.

Amiko, kara, estas iom pli da plend',
Ĉar nun la Poŝt' estas pli fia
Sed espereble ja funkcios la forsend'
De freŝa not' per disko mia
En nia lando plu regadas la futbal'
Multe da sambo kaj da roko en la bal'
Foje kun suno, poste kun pluvakvofal',
Tamen venas la konstat': estas ĉe ni terure...
De Marieta je la plej karesa kis',
Ni sentas pri Cecila kaj l' infanoj resopirojn
Kaj ankaŭ nia Francis sendas siajn bondezirojn
Al ĉiuj, kara mia, ĝis!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!