Ĉe l' Turo de Babelo

(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Ĉe l' Turo de Babelo
homoj ne komprenis sin,
kaj la voj' al la ĉielo
restis ĉiam do sen fin'.

Sed la homoj certe venos
al ĉiela vojo tuj,
kiam ili sin komprenos,
kiel en Esperantuj'!


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu aliajn versiojn:
Ni dancu en la rondo
Rondodanco

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!