Sambo de la granda amo

(Originala titolo: Samba do grande amor)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

Mi eĉ kredis nun
Ke pro fortun'
Venis l' oportun' de l' granda am'
Mensogo...
Mi jam ĵetis min
El trampolin'
Kaj ĝis la fin' restis mia flam'
Tra l' tuta somer'
Pan' kun buter'
Nur pro sinofer' al granda am'
Mensogo...
Tute sen pudor'
Estis mia kor'
Garantivalor' por la proklam'

Nun en mia brusto, koro estas kvazaŭ ŝtono
Kaj por mia bono mi ne restis revemul'
Mi eĉ transiras la straton
Nur pro florvida skrupul'
Kaj ridas pri la grandamformul'
Mensogo...

Mi kun lojalec'
Agis laŭ dec'
Iĝis paperpec' la granda am'
Mensogo...
Festo en hotel'
Bierbarel'
Ĝis lun' el miel' en Roterdam’
Tie laŭ kutim'
Estas pilgrim'
Pro la fido je la granda am'
Mensogo...
Mi promesis eĉ
Nur por malstreĉ'
Alnaĝi Kanalon de Panam'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!