Dolĉaĵoj de Brazilo

Verkis: Flávio Fonseca k Aaron Köenig

Ĉu vi gustumis la dolĉaĵojn vere dolĉajn de Brazil’?

Kinĝin’, maniokpudingo, bombom’, bananaĵo,
Pave’, bopatrinokulo kaj laktodolĉaĵ’.

Brazil’ estas pli ol sambo kaj futbal’
Ĝi konsistas ankaŭ el dolĉa kondensita lakto.

Ĉu vi gustumis la dolĉaĵojn vere dolĉajn de Brazil’?

Kural’, ĉokolada brigadisto, gujavaĵo,
Pasoko, pamonjo kaj pied’ de friponet’.

Brazil’ estas pli ol plaĝ’ kaj karnaval’
Ĝi konsistas ankaŭ el dolĉa kondensita lakto.


Rim: Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, de Aaron Köenig: AHOI Aŭdvida Komunikado, 1989.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Aaron Köenig - voĉo
Flávio Fonseca - voco, gitaro k aranĝo
Fernando Leporace - basgitaro
Tutti Moreno - drumo
Mingo - perkutiloj
Nilton Rodrigues - trumpetoj
David Ganc - saksoj


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!