Telefono

(Originala titolo: Telefone)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: James Rezende Piton

Tŭen-Tŭen'
Mi reprovas jam je la deka foj'
Tŭen'
Telefona ne funkcias la vok'
Tŭen-Tŭen'
Ĝin mi aŭdas jam de pli ol monat'
Tŭen'
Kaj ĝin spertas jam de l' vera komenc'
Nun mi forte jam supozas:
De li venis mia propra numer'.

Tŭen-Tŭen'
Nur imagu: tuta viv' en atend'
Tŭen'
Ĉar mi ŝvite penis ĝis la malkovr'
Tŭen-Tŭen'
Katalogo tuta en la memor'
Tŭen'
Dum tagnokto en senĉesa klavad'
Nekredeble li insistis
Kaj petis pri la vok'
Tŭen-Tŭen',
mi jam nenion komprenas
Kun kia cel' la vok'?
Trin-Trin' ĉu mirinde fine venis respond'
Ĉu fine mi sukcesis nun
Je tiu alvok'?
Respondis la ul': "ha lo?"


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!