La kajero

(Originala titolo: O caderno)
Verkis: Toquinho k Mutinho
Traduko: Émerson dos Santos

Mi estos via akompano
De l’ unua streko ĝis la a-bo-co
En ĉiuj viaj desegnaĵoj plenaj je kolor’
La domo, la montaro, birdoj tra la aer’
La ridet’ de la sun’ en paper’

Mi estos via la kolego
Tra la ekzercaroj, en ĉiu problem’
Mi helpos vin studadi antaŭ ĉiu ekzamen’
Mi aŭdos viajn plendojn kun sincera tener’
Se vi ploros sur mia paper’

Mi estos via la amiko
Solvos mi komplikojn, se deziros vi
Dum via adoleska korpo ŝanĝas pli kaj pli
La vivo sin prezentos kiel granda sufer’
Kaj de mi forŝiriĝos paper’

Sed tio, kion vi skribadis
Restos en sekret’, se estos via vol’
La vivo devas ĉiam daŭri, kion fari do?
Mi petas nur favoron, iom da reciprok’:
Ne neglektu min sur ajna lok’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La kajero

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!