Kafarbara floro

(Originala titolo: Flor do cafezal)
Verkis: Carlos Paraná
Traduko: James Rezende Piton

La kafarbar' je flor', flortrezor' de l' kafarbar'
La kafarbar' je flor', flortrezor' de l' kafarbar'
Ho knabino, mia kor', mia flor' en kafarbar'
Ho knabino, mia kor', blanka flor' en kafarbar'

La florsezono, bela kiel blanka punto
Kovras la bienan bunton, kvazaŭ per nuptomantel'
Kaj man-ĉe-mane ni en la voj' amfavora
Tute blanka, bonodora pro la flora akvarel'

Kaj post la nokto venas la krudbrula suno
Velkas flor', fruktoportuno tra la tuta kafarbar'
Pasas la tempo kaj mildiĝas vivo-flamo,
Estas ploro, velkas amo, venas frukto kun amar'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!