Al la dek-kvara Brazila Kongreso de Esperanto

Verkis: Francisco Ristal k Fernando Larocca

Paraná de la dek-kvara,
El la grundo malavara
Naskis vi novan arbaron
Verdan: la kongresanaron.

Paraná, al la memoroj
De la famaj viaj gloroj
Aldoniĝu la sukceso
Hodiaŭa de l' kongreso.

Paraná, al viaj vokoj,
El la plej diversaj lokoj,
Kolektiĝis la armeo
Batalanta por l' ideo.

Iam gvidis Disignalo
La tri reĝojn al la stalo;
Nun direktas verda stelo
L' esperanton al la celo.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi himno estis verkita por la esperanta kongreso okazigita en 1954, en la urbo Kuritibo, ŝtato Paranao. Ĝia partituro estis publikigita sur dorso de tiam lanĉita poŝtkarto (vidu foton).


Rim: Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!