Bukedstrato

(Originala titolo: Rua Ramalhete)
Verkis: Tavito k Ney Azambuja
Traduko: James Rezende Piton k Cícero Soares

Kaj ekestis rememor'
Pri la strato de la florbukedoj
Tra biletoj kun la amopledoj
Por sunsubiroj

Ĉe la mur' de Sacré-Coeur
L' uniform', la okul' rabobesta,
Niaj baloj, l' etoso plej festa
- nur resopiro!

Kia plezur', ĉu dancu ni?
Por ke ĉe via orel-lobo
Mi nur susuru kaj ĝi tremetigos vin en la robo

Ni lasu nun ĉion en flu'
Laŭ tiu son' de Beatles-disko

Ĉu iam alvenos ili tien ĉi
Kun la kanzonar', kiun avidas ni?


Rim: Sacré-Coeur estas nomo de lernejo en la urbo Belorizonto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!