Nulo ĝis dek

(Originala titolo: Zero a dez)
Verkis: Diogo Melim k Filipe Escandurras k Gabriel Cantini k Gigi Cerqueira k Rodrigo Melim
Traduko: James Rezende Piton

Laŭ la skalo nul' ĝis dek vi gajnas cent
Kaj cent apenaŭ indas jam por vi
El milion' da koroj mi volas nur unu
La via ja sufiĉas por la viv'

Lasu min tuj montri al vi florojn,
Koloriĝas nia amĝarden',
Dum la ĉielo miksas la kolorojn
Kun nia amo ĝis la sunforpren'

Jes, nur vi, nur vi mem, kapablas feliĉigi min
Per deklaro ĉe l' orelo-pint'
Ke nur deziras mi deziri vin...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!