Balado de la kongresano

Verkis: Geraldo Mattos

En la kongreso,
plenan sukceson
mi havu tuj...
En la kongreso,
vian impreson
mi havu tuj!

En la kongreso,
vian promeson
mi havu tuj...
En la kongreso,
vian kareson
mi havu tuj!

Post la kongreso,
vian konfeson
mi havu tuj...
Post la kongreso,
vian neceson
mi havu tuj!

Post la kongreso,
vian adreson
mi havu tuj!
Post la kongreso,
vian regreson
mi havu tuj!


Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!