Pli ol mil steloj

(Originala titolo: Caranguejo não é peixe)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Unu, du, tri steloj oraj...
Suda Kruco havas kvin...
El la vastaj spacoj foraj
milion' rigardas nin.

Kiel ŝafojn de l' ĉielo,
paŝtas ilin plena lun'.
Gaje brilas ĉiu stelo
ĝis alveno de la sun'.

Pace promenadas ili...
Pli ol dek, aŭ cent, aŭ mil
ĉiunokte venas brili
en ĉielo de Brazil'.


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: KKE, 1989.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu alian version:
Domo kaj hejmo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!