Ironio de l' destin'

Verkis: Roger Borges k Ale Mancini k Fábio Cancelli k Rogener Pavinski k Jimes Milanez

Mi ankoraŭ pensas pri la tag'
Kiam konatiĝis ni ĉe l' park'
Nun angoro peze premas min
Nin dolore kaptis la ironio de l' destin'

Kion mi faris al vi? ("Via postulo!")
Tiom da kulp' super mi? ("Kia krimulo!")
Ĉu la mesaĝo de Di'? ("Via postulo!")
Ĉar kredis mi je neni' ("Kia krimulo!")

Daŭre min sufokas l' agoni'
Kure fruis la fatala fin'
Trafiklumo, ŝildo kaj asfalt'
Lastaj memoraĵoj,
Nekredeble trista tag'

Kion mi faros sen vi? ("Via postulo!")
Tiom da kulp' super mi? ("Kia krimulo!")
Ĉu la mesaĝo de Di'? ("Via postulo!")
Jen mia sorto, ironio de l' destin'

Plu ne pardonindas ĉi erar'
Eĉ se jam forpasis pli ol jar'
Mi neniam fidis kiel vi
Sed vi ie ŝvebas kaj komprenon volas mi

Mi ne certas,
Malrevas pri morgaŭ'
Vi foriris sen eĉ lasta adiaŭ'


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006. Aĉetu ĝin ĉi tie.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!