Juna por ĉiam

(Originala titolo: Forever young)
Verkis: Marian Gold k Bernhard Lloyd k Frank Meriens
Traduko: Jorge de Oliveira

Dancu kun mi dum bomboj disfalas
Ĉielo atendos iomete plu
Nigraj nuboj ĉiujn homojn minacas
Sencede ni entenu!

Ĉu vi intencas superruzi la morton?
Ĉu vi intencas flankenlasi la timon?
Levu la kapon kaj alfrontu la beston
La milito ne finiĝis

Imagu, ke iam post la lasta venk'
Ni povos rigardi rekte al la sun'
Ne plu devigataj marŝi en la fajron
Eternan de l' infero

Junec' sen fin', pri tio revas la homar'
Kiu ajn ne volas resti juna por ĉiam kaj ĉiam?
Junec' sen fin', pri tio sonĝas la homar'
Ĉu ni vere povos esti junaj por ĉiam plu?

Kelkaj similas al ardantaj karboj,
Kelkaj similas al glacia lag',
Sed ĉiuj interne estas same faritaj
El karno kaj sang'

Multegaj amkantoj, kiuj nun silentas,
Multaj projektoj ne realigitaj
Ne plu kaŝiĝos en araneaĵ'
Ni ilin liberigu!

Ni fidas je iu superega fort'
Kaj ni ne pereos nek senkuraĝiĝos
Ne nur diamantoj estas porĉiamaj,
Ankaŭ niaj animoj!

Junec' sen fin', pri tio revas la homar'
Ĉu ni ĉiuj povos resti junaj por ĉiam kaj ĉiam?
Junec' sen fin', pri tio sonĝas la homar'
Kiu ne volas fariĝi juna por ĉiam kaj ĉiam?
Junec' sen fin', kredu kaj vi renkontos ĝin
Vi por ĉiam povos esti juna!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!