Revo de karnaval'

(Originala titolo: Sonho de um carnaval)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jair Salles

Karnaval’ - ho mi plendas
Ĉar hejme la doloro nin atendas
Kun pasi’ kaj ĝoj-kri’
En vest’ de reĝ’ iris mi
Jen kurten’ merkrede sin etendas

Karnaval’ – iluzio
Min lasis brunulin’ en fantazio
Man-tener’ kaj liber’
Por la piedoj sur ter’
Jen merkrede nur forges’ pri ĉio

Ĉiuj kantis en la gaj-festen’
Kaj volis frate
Ke la manoj mem sin prenu sen
Formal’ surstrate

En karnaval’- jen espero
Ke l’ forajn ni memoru kun sincero
Ke l’ tristaj dancu for de l’ kor-sufero
Ke l’ grandaj vivu en infan-tenero



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!