Dankemo al Dio

(Originala titolo: Gratidão a Deus)
Verkis: João Cabete
Traduko: Antonio Luís Lourenço dos Santos

Kiam la ombro de malĝojo,
En vi la revojn nebuligos.
Kiam alvenos plordezir',
Antaŭ la kalik' de amareco.
Kiam dolor' ĉe pordo frapos,
Kaj vundos profunde en la kor.'
Kiam espero jam finiĝis,
Kaj la vivo: amara iluzi'.

Ĝuste antaŭ vi,
Tiom da dolor',
Peto por la pac',
Alvok' por am'.
La vizaĝ' malluma,
Man' petegas panon...
Buŝo ne parolas
Kaj ridoj sen kial'...

Vi ne ploru plu,
Kaj ridetu nun,
Feliĉ' vivas kun vi,
Rekantu do.
Preĝu tre sincere,
Kun dankem' al Di',
Ĉiam la gefilojn
Ja benas Li.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!