Nokto

(Originala titolo: Noite)
Verkis: Nico Rezende k Jorge Salomão
Traduko: James Rezende Piton

Dum mi silentas angule,
Flugas la pensoj skrupule
La vivo kirliĝas mistere
Kion faru mi?

Fermita en ĉambro kaj sola
Mi vidas la urbon pretere
Mi serĉos kaŝulon ekstere,
Komencu kie mi?

Nokto, plurhora atendo
sen via alven'
trafe al la kor'
Fajro brulanta,
korpo, pasi',
mi estas ekspansi'!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!