Helena

(Originala titolo: Helena, Helena)
Verkis: Antônio Almeida k Constantino Silva (Secundino)
Traduko: Sylla Chaves

Hieraŭ, revene hejmen, Helena,
vane tra l' domo mi serĉis vin
kaj sentis premon en kor'...
pasigis la tutan nokton en plor':
Helena, revenu, ho mia trezor'!

Lace, mi tamen sen ĉeso
vin vokis en mezo de l' solo:
Helena, via kareso
jen mia nura konsolo!

Freneziĝos mi, Helena,
Helena de mia kor'!
Aperas suno matena,
kaj tamen vi restas for!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!