Kanto de l' rivero

(Originala titolo: Chuá, chuá)
Verkis: Pedro de Sá Pereira k Ary Pavão
Traduko: Sylla Chaves

Se vi deziros, amata brunino,
trans l' urba limo promeni kun mi,
ni iros trinki el fonto plej pura,
kante murmura sub suna radi'.
Naskiĝis vi, kiel roz' bonodora,
donac' elkora de l' tero brazila...
do ni reiru al monta dometo,
ĉe la rivereto kun kanto trankvila.

Kantadas ĝi ja:
la-ra'... la-ra'...
Kantadas por ni:
la-ri'... la-ri'...
Eĉ ŝajnas la sono
ploranta persono...
River' rapidiras,
kaj ŝajne suspiras
kaŝita persono
rulata en ĝi...

Arĝenta luno rigardas serene,
lante promene tra l' vasta lazur'...
Ĝi ankaŭ vojas al monta dometo
ĉe l' rivereto kun kanta murmur'...
Kiam la luno ŝvebados trankvila
reĝine brila sur tuta l' arbar',
mi akompanos la kanton riveran
per voĉo tenera de mia gitar'...


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!