Mi vere volas

(Originala titolo: Quero quero)
Verkis: Cláudio Nucci k Mauro Assumpção
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, mi vere volas
Ke vi min akceptu tian kia estas mi
Tre introspekta, silentema, kun timem’, pura je kor’

Ha, mi vere volas
Ke vi min akceptu tian kia estas mi
Entuziasma, tre aŭdaca, kun hastem’, sen pudor’

Ĉiam en la vivo plena
Mi faras pli proksimaj nin
Al natura rendevu’
Tre agrabla al destin’

Ha, mi vere volas
Ke vi min akceptu tian kia estas mi
Har’ malkombita, frenezeta, stulta,
Tamen tre kompleta en ĉi nia hor’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!