Printempo

(Originala titolo: Primavera)
Verkis: Carlos Lyra k Vinicius de Moraes
Traduko: Jair Salles

En solo, mia amo
al ĝarden' sen flor' similas nun.
Mi dezirus do renkonti ŝin por diri,
kian triston kaŭzas la saŭdado.
Kaj mi amas tiel vere,
ke ŝi eble ankaŭ amos min,
sed okazas, ke de mi pli for ŝi estas
ol la stel' brilanta en vespero.
"Ho, stelo!
– mi jen dirus –
Venu teren!
Ekzistas amo!"
Kaj nun printempo
al la poezi'
ebligu, per reveno,
ke ne mortu ĝi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!