Kanzono

(Originala titolo: Modinha)
Verkis: Sérgio Bittencourt
Traduko: Elvira Fontes

Freŝa rozo ĉe fenestro
Naskas adoleskan revon
Kaj se knabo nun mi estus
Tiu roz' ne tie restus
Mi fiere ĝin donacus
Al l' unua amatino
Kaj per tiu malmultaĵo
Ja montriĝus mia am' (ja mia am')

Jen la sun' ĉe okcidento
Naskas maturecan revon
Mia voĉ' en voĉ' de l' vento
Serĉas vian silueton
Por vers' mia ĉagrenita
Ĉu ne estas plu pardon'?
Mi min perdas vin serĉante
Kaj min trovas en kanzon'

Ve, mi mortos, amatin'
Serĉante vane vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Karmemora sno Elvira Fontes!

    Ĉu ne pli dece estu en sekva dua verso "min" anstataŭ "mi" ? Kaj, tio tiel estas en la fontlingva verso: E "me" encontro na canção:

    Mi min perdas vin serĉante
    Kaj [mi] min trovas en kanzon'

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kara Wel!
      Vi pravas. Kiel ne eblas konsulti ŝin, mi konsideras, ke tio temas pri tajperaro. Mi korektos ĝin.
      Dankon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!