Ekspresa trajno

(Originala titolo: Trem bala)
Verkis: Ana Vilela
Traduko: Jorge Teles

Ne gravas, ke vi posedu la homojn de la tuta mond’.
Sed gravas la scio, ke ie vi trovos zorganton pri vi .
Kaj gravas la kanto kaj aŭdo de io krom la propra voĉ’
Kaj gravas dancado sub pluvo de vivo, falanta sur nin,

Gravas scio pri senfina sento
Ene de ĉi vasta bela universo, kaj scio pri sonĝ’.
Pli gravas ke vi valorigu
Ĉiun verson de tiu poemo pri la homa fid’.

Kaj ne gravas atingi supraĵon de l’ mond’ kaj scii pri venk’.
Sed gravas grimpado kaj sento, ke l’ vojo tre fortigis vin.
Estu vi rifuĝejo kaj samtempe loĝu en alies kor’
Tiele vi havos amikojn ĉe vi dum la tuta temp’.

Neniu rajtas ĉion havi,
Ĉu ne estus enua la mondo laŭ ĉi manier’?
Ridetojn preferas mi ĉiam
Kaj donacojn, senhalte portitajn de l’ vivo por mi.

Ne temas pri ĉio, de vi aĉetebla ja per via mon’
Kaj jes nur pri ĉiu rideta momento por la kunvivad’
Kaj ankaŭ ne temas pri kuro despera por tuta posed’
Ĉar neatendite la vivo jam iras, la viv’ estas for.

Fileton vi prenu ĉebruste
Kaj ridante brakumu vivantajn gepatrojn ĉe vi.
La viv’ estas ekspresa trajno,
Amik’, kaj ni nuraj pasantoj al la forvetur’.

Laja’ laja’ laja’ laja’ laja’
Laja’ laja’ laja’ laja’ laja’

Fileton vi prenu ĉebruste
Kaj ridante brakumu gepatrojn vivantajn ĉe vi.
La viv’ estas ekspresa trajno,
Amik’, kaj ni nuraj pasantoj al la forvetur’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!