Reen al vi

(Originala titolo: Serei teu bem)
Verkis: Carole King
Portugallingva traduko: Ronaldo Bastos (el You’ve got a friend)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Foje vi solecos kaj rompiĝos via kor'
Kaj nenio, nenio ajn plaĉos al vi
Fermu do l' okulojn kaj pensu nur pri mi
Mi venos haste, eĉ se mi estos for

Nur sufiĉas ripeti
Mian nomon per laŭta voĉ'
Mi revenos tuj por resti ĉe vi
Vintr', aŭtun', somer' aŭ printempo,
La jarsezono ja ne gravas
Mi ekflugos tuj, jes, sendube
Reen al vi

Ĉiuj nuboj nigriĝis kaj la sun' ne brilas plu
La malvarma nordvento ekĝenas vin
Ligu viajn harojn, eltenu ĝis la fin'
Vi vidos, tuj reaperos la ĉiela blu'

Nur sufiĉas ripeti
Mian nomon per laŭta voĉ'
Mi revenos tuj por resti ĉe vi
Vintr', aŭtun', somer' aŭ printempo,
La jarsezono ja ne gravas
Mi ekflugos tuj, jes, sendube

Vi certe ĉiam trovos helpon ĉe mi
En tempoj de senespero
La mondo vin elrevigos kaj vin afliktos sufero
Sed mi estos preta!

Nur sufiĉas ripeti
Mian nomon per laŭta voĉ'
Mi revenos tuj por resti ĉe vi
Vintr', aŭtun', somer' aŭ printempo,
La jarsezono tute ne gravas
Mi ekflugos tuj, jes, tutcerte,
Reen al vi, reen al vi, reen al vi



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!