Pensante pri vi

(Originala titolo: Pensando em você)
Verkis: Paulinho Moska
Traduko: Alejandro Cossavella

Jen... mi pensadas nun pri vi
pensante ke ne plu
mi pensos pri forges'
ĉar se nur apudas vi
min ne vundas la solec'

Kun miaj kantoj, jen poem'
la parfumo de l' maten'
kaj la pluvo de l' somer'
la dezajno de la pom'
kun vi mi ĝojas nun

Mi pensas ade nur pri vi
Neniam plu forges'
Jen mia ver'



Kantas: Alejandro Cossavella


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!