Mienoj

(Originala titolo: As aparências enganam)
Verkis: Tunai k Sérgio Natureza
Traduko: Flávio Fonseca

Pro la mienoj trompiĝas
Malamantoj kaj amantoj
Ĉar amo kaj la malamo
Sin fratigas en la fajro de l’ pasi’
La koroj ardas intense, kaj poste
Neestingeblaj estas
Persekutitaj de l’ brulo,
Flamoj kaj braĝoj fariĝas pan’,
Kaj la nutraĵo, kaj la venen’,
La seka vino, la rememor’
Pri la pasinta komuna temp’,
La travivita rev’ pri kunviv’.

Pro la mienoj trompiĝas
Malamantoj kaj amantoj
Ĉar amo kaj la malamo
Sin fratigas en la frosto de l’ pasi’
La koroj iĝas glacio, kaj poste
Nedegelivaj estas
Se l’ neĝo kovras la haŭton
Malvarmigante interne nin
Jam plu ne eblas la revarmig’
Jam plu ne temp’ estas por hejtad’
Jam plu nenio farindas ja
Krom plori sub nia litkovril’

Pro la mienoj trompiĝas
Glaciantoj kaj flamantoj
Ĉar fajro kaj la glacio
Sin fratigas en aŭtuno de l’ pasi’
La koroj hakas la lignon, kaj poste
Preparas sin por vintro
Sed unuiga somero
Ankoraŭ vivas kaj ŝvitas plu
En kunaj korpoj ĉe la kamen’
En subdaŭranta printempo, kaj
En insistanta parfumo de
Io nomata eterna am’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!