Fumo

(Originala titolo: Fumo)
Verkis: Fagner k Florbela Espanca
Traduko: Jorge de Oliveira

Se vi ĉeestas, la alaŭdoj trilas
Se vi ĉeestas, ĉio rozkoloras
L' anim' ĝojegas, ĉar mi vin adoras
Proksime de vi, la kor' trankvilas

Se vi forestas, mia vivo malgajiĝas
Se vi forestas, min atingas halucin'
Malbonaj sonĝoj senĉese hantas min
Kaj la nokta mallumo ne finiĝas

For de via korpo bela, ĉarma,
La tag' estas longa kaj malvarma
Mi sopiras je via brakumo

Je via tuŝeto karesema
La memoro de via buŝ' kisema
Tuj invadis l' aeron kvazaŭ fumo


Rim: Florbela Espanca estis portugala poetino, kiu vivis de 1894 ĝis 1930.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Fumo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!