Delonge en malproksimo

(Originala titolo: Quem sabe?)
Verkis: Carlos Gomes k Bittencourt Sampaio
Traduko: Sylla Chaves

Delonge en malproksimo,
Kien vi lasas flugi vian penson?
Delonge en malproksimo,
Kien vi lasas flugi vian penson?

Mi petas, ke vi nun diru,
Mi petas, ke vi nun diru,
Ĉu la ĵuron, ĉu la ĵuron,
Ĉu la ĵuron vi forgesis.

Ĉu vi min ankoraŭ amas
Same kiel mi amas vin?
Disŝiras mian animon
Resopiro, resopiro, karulin’.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Pianludas: Therezinha de Maria Carvalho Pinto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!