Naiva lupo

(Originala titolo: Lobo bobo)
Verkis: Carlos Lyra k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Jair Salles

Malbona lup' eliris por
Formanĝi iun en vesper'
Kun poŝo sen moner'
Li provis kaj
Finiĝis tuj la gaj'

En banvesto junulin'
La aŭton aŭdis, tamen ŝin
Ne trompis la insisto
De l' lupo eĉ en tristo
Ĉar nia junulin'
Ne forgesis de l' avin'
Konsilojn pri la lupoj —
Ili povus manĝi ŝin.

Lupo kantas, petas,
Promesas ĉion kun tro-am'
Kaj diras, ke kiel lupo
Li ne rezistas al kostum' de ban'

La knabino vidis do
Ke l' lupo jam ŝin amas tro
Do lupoj ofensivaj
En ver' jen la naivaj
Kaj mi nur diru pli,
Ke ŝi ligis per katen'
La lupon, kiu ne
Plu povas pensi pri manĝem'.
...Naivulo!...


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis verkita post konversacio kun la komerca direktoro de la diskeldonejo Odeon, en kiu li sugestis al Ronaldo Bôscoli atenti la rokmuzikon de Celly kaj Tony Campelo, kiu estis teme pli proksima al la juna publiko, kaj tial pli sukcesa. Bôscoli iris hejmen pensante pri tio kaj decidis verki tekston plenan je malico, tute kontrastan al la plimulto de la bosanovaĵoj, kiuj estis komplete senseksaj, temantaj pri barketoj kaj floroj. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!