La homo

(Originala titolo: O homem)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Versio: Tarcísio Lima

Iame venis homo tien ĉi
La plej belrigarda restas li, de l’ tuta ter’.
Estis lia kanto diador’,
La plej bela himno la trezor’ de lia ver’;
Lia voĉ’ aŭdiĝis nur pri am’
Kaj li neniam gestis krom pro am’,
Kaj pacon portis li en sia kor’…

Tra la kultivejoj iris li,
Kaj sur montojn, predikante pri plej granda am’;
Milde disradiis kvazaŭ lun’,
Varmigis ĉies vivon kvazaŭ sun’, per la proklam’,
Ke de l’ nuna vivo poste, nu
Alian vivon ja ni vivos plu,
Kaj jen nova kompren’
Pri morto kaj reven’…

Liaj postlasaĵoj inter ni
Daŭras nun kaj ĉiam daŭros plu;
Floroj kie surpaŝetis li
Kaj la vera voj’ al vera ĝu’…

Mi scias, ke tuj-tuj revenos li,
Serĉe, sur la grundoj — nome ni —, de sia sem’;
Beni la kreskaĵojn de la bon’,
Bedaŭri la velkiĝon de l’ sezon’ de ve’ kaj ĝem’;
Tamen restas temp’ ankoraŭ nun,
Burĝoni, dum ne venas la aŭtun’,
Por mem oferti jen
Al li ĉe la reven’…


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!