Gitar' sub lunlumado

(Originala titolo: Viola enluarada)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Leopoldo Knoedt

La mano lude sur gitar', militen, se bezone, iras,
mondon murdas, teron ŝiras.
La voĉo kanta, al kantar' aldonas, se bezone, himnon,
laŭdos morton.

Gitar' sub nokta lunlumado en kampar' similas spadon
esperlumo, venĝplenumo.
Piedo kiu dancas sambon, se bezone, iras lukti
Kapoera.

Havante noktan kunulinon
scias ke paco havas finon
kaj por defendi ĝin sin levas
kun krio: Jen mi!!

Gitaro, mano, kanto, spado, kaj gitar' sub lunlumado
tra la kampo kaj la urbo.
Flagoportisto, kapoera, defilante kaj kantante
Libereco! Libereco! Libereco!!!!


Rim: Kiam Knoedt faris tiun ĉi version, la tiamaj vortaroj ne menciis tradukon por la portugallingva vorto "capoeira" (t.e. lukto-sporto enkondukita en Brazilon de afrikanoj, kaj ankaŭ la praktikanto de tiu sporto). Do, li elektis simple esperantigi la prononcon. Nuntempe, kelkaj vortaroj (kaj verŝajne la ĝenerala uzo) adoptis la formon "kapoejro". Tamen, mi decidis respekti kaj lasi lian elekton.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Vjolo lunlumplena

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!