Al niaj gefiloj

(Originala titolo: Aos nossos filhos)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Pardonu la sobran vizaĝon
Pardonu la mankon de paco
Pardonu la mankon de spaco
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu pro tro da tragiko
Pardonu la mankon de fliko
Pardonu la vanajn amikojn
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu la foliomankon
Pardonu pro manka aer'
Pardonu la mensogan dankon
Pasintis jen tiel ĉi

Kaj kiam vi ĉion netigos
Kaj kiam vi rompos la ligojn
Kaj kiam vi zonojn malligos
Faru la feston sen mi
Kiam vi lavos l’ atakon
Kiam vi lavos l’ animon
Kiam vi lavos la akvon
Lavu okulojn por mi
Kiam burĝonos la floroj
Kiam elkreskos arbaroj
Kiam rikoltos la fruktojn
Diru la guston al mi



Kantas kaj gitarludas Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Al la idaro

4 comentários:

  1. "Kiam kreskigos arbaroj"
    Cxu ne preferine "elkreskos"?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Hm, mia intenco estis diri, ke la arbaroj kreskigos fruktojn, vivaĵojn, ktp. Sed via solvo estas ja pli bona. Dankon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!