Stelaro de l’ pasi’

(Originala titolo: Escrito nas estrelas)
Verkis: Arnaldo Black k Carlos Rennó
Traduko: Erick Fishuk

Por mi vi estis la sun’
De tiu nokto sen fin’;
Por mia korpo, rebril’
Relumiginta do min.
Vin plaĉi estas per ĝu’
Ĉi tie mia misi’,
Kunesti ĉie kun vi
Kaj fari nenion pli.

Rekantaĵo:

Ni kuniĝis forte, kiel montras kartoj de l’ tarok’:
Amatin’ *, tia am’
Videbla estas sur la tablo
Nur por ni.
L’ estonteco nin regalis per romana laŭtalvok’.
Amatin’ *, nia am’
Skribita estis sur stelaro
De l’ pasi’.

El vi l’ atento pri mi
Utilis kiel zorgil’:
Per tiu vivmanier’
Ni vivu dum la jarmil’.
Sen vi finiĝas feliĉ’
Kaj tuta mia estec’.
Atentu, ke super ni
Nun ŝvebas geedziĝec’.

(Rekantaĵo)

* Kantantino uzus anstataŭe: Ho amul’, ho amat’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!