Iru ĉio plia al infero

(Originala titolo: Quero que vá tudo pro inferno)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Jorge das Neves

La ĉielo bluas, bela suno brilas pli
tamen vi forestas kaj malĝojas mi sen vi.
En la mondon venis tiu nova sento
kaj pro la foresto ekestas ja turmento.
Volas mi, ke vi ne vintru dum somero
iru ĉio plia al infero!

La vivo ne gravas por junulo kun malĝoj'
kaj eĉ mia aŭto ja paneis sur la voj'
kien mi veturas ĉio vere grizas
ŝajnas, ke mi mortis; nenio min surprizas.
Volas mi, ke vi ne vintru dum somero
iru ĉio plia al infero!

Ne eltenas plu la kor' trista sen vi
ia morto ja ĉagrenas multe pli.
Ja volas mi, ke vi ne vintru dum somero
iru ĉio plia al infero!
Ho! Ho!
Iru ĉio plia al infero!
Iru ĉio plia al infero!



KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis inspirita de Magda Fonseca, tiama amatino de la kantisto, kiu estis en Usono por kurso de la angla lingvo. La muzikteksto esprimis kaj la saŭdadon sentitan de li kaj kormalŝarĝon - ke ĉio iru al infero. Laŭ la paso de l' tempo, la kreskanta religieco de la kantisto, plus la superstiĉo kaŭzita de obsed-konduta sindromo, igis lin, ekde la 80aj jaroj, forigi la kanto el sia repertuaro. Roberto Carlos eĉ ne menciis la titolon de la kanto, ĉar lia malsano ne permesis al li prononci vortojn kiel "malbono" kaj "infero". Jam en 2016, la kantisto informis, ke li liberiĝis de la sindromo kaj prezentis tiun ĉi kanton en sia jarfina speciala televidprogramo. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Iru ĉio al infero

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!