Rozo de l' ventoj

(Originala titolo: Rosa dos ventos)
Verkis: Chico Buarque
Versio: Flávio Fonseca

Kaj el am’ kriegis la skandal’,
El timo iĝis la tragedi’,
Survange farbiĝis hela pal’
Kaj ne ruliĝis larmeto
Nek ia kompato por helpi al hom’;
Kaj naskiĝis en ni kutim’,
Vidante tempon forkuri:
Jen marŝi inter mallumoj,
Jen inter faldoj murmuri,
Jen ĉerpi lakton el ŝton’.
Sed sub la dorm’ de l’ jarcentoj,
Jen subite tagiĝis la spektakl’,
Kvazaŭ pluvegus petaloj, aŭ
Kvazaŭ ĉielo ĉagrenojn
Kaj penojn bedaŭrus kaj pluvus pardon’.
La saĝula prudento
Malkuraĝe feblis antaŭ
La pasi-rida ton’…
Ĉar priverŝanta per floroj
La kalmo de l’ lipoj koleris,
La rozo de l’ ventoj danĝeris,
La dolĉa akvar’ de l’ riveroj
Ĵetiĝis eksteren al amara mar’
Kiel inunda Amazon’,
Kiel eksplodo de Atlantik’.
La homamaso sub la panik’,
La homamaso miranta
Eĉ se iom tarde
Pro sia malbar’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!