Al Tororo' mi iris

(Originala titolo: Eu fui no Tororó)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Al Tororo' mi iris,
Sed la akvon mi ne trovis.
Mi trovis brunulinon
Kiu ĉe la puto dormis.

Ni profitu tutan nokton
Ĉar ekiĝas la festeno.
Se ni ne dormas nun,
Dormu ni dum frumateno.

Nun vi, (Doriane),
Nun vi, (Doriane),
En la rondon venu,
Sola restu vi.

Sola mi ne restu,
Jen plej bona ŝanco,
Ĉar mi havas vin
Por amuza danco.

Metu, metu la piedon
Ĉe la mia, tie-ĉi.
Kaj ni kantu, kaj ni dancu,
Kaj ni giru ĝis ebri'.

Preterpasis mi la pordon,
Hundo mordis min, ho Di'!
Ne prizorgu, ne prizorgu,
La doloron sentis mi.


Rim: En kelkaj porinfanaj kanttekstoj, estas kutimo enmeti nomon de unu el la infanoj partoprenantaj la ludadon. La tradukinto decidis uzi la nomon de Doriane, kiu helpis en reviziado de partituroj tiam lanĉitaj kune kun la versioj.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe BEL@Butiko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!