Brazila akvarelo

(Originala titolo: Aquarela brasileira)
Verkis: Silas de Oliveira
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu tiun miregindan scenejaron;
Estas altvalora beltemaro,
Kiun artisto, per reva transreal’,
Ĵus elektis por tiu karnaval’;
Do la asfalto, kvazaŭ karuselo,
Estos modelo de ia brazila akvarelo.
Promenante tra la ĉirkaŭaĵ’ de Amazonas
Vidis mi arbojn de kaŭĉuk’;
En Pará, l’ insulon Marajó
kaj la oldan kabanon de Timbó.
Vojaĝinte iom plu ankoraŭ
trovis mi arbojn de kokos’;
mi estis en Ceará, tero de Irapuã,
de Iracema kaj Tupã.
Iĝis mi pro ĝojo tre radia
kiam atingis Bahia-n
Bahia de Castro Alves, de akaraĵe’,
de noktoj de magio de kandomble’.
Kaj post transiri la arbarojn de Ipu
spektis mi en Pernambuco
la feston de frevo kaj marakatu’.
Brasília havas reliefon
pro arto, belo kaj arkitekturo;
Kvazaŭa sorĉo de montarpluvero,
São Paulo pligrandigas nian teron.
De sudo ĝis la fora nordo
ĉio belas, lindas la nuanc’.
Kaj Rio, de samboj kaj batukadoj,
mulatinoj kaj mulatoj
en koketeca danc’.
Brazil’, tiuj niaj verdarbaroj,
akvofaloj kaj kaskadoj je kolorita subtil’,
kaj la ĉielo blua de anil’
vin modluras akvarele, ho Brazil’!


Rim:
• frevo — laŭ Sylla Chaves en Grande Dicionário Esperanto-Português
• batukado — laŭ Ismael Gomes Braga en Grande Dicionário Esperanto-Português kaj A.K.Afonso Costa en Novo Dicionário Português-Esperanto
• akaraĵe’, kandomble’ kaj marakatu’ — esperantigo de tipaj vortoj.
• Mi ne tradukis la proprajn nomojn, escepte Brazilo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Multaj bonoj solvoj. Gratulon!
    Tajperaro: vin modluras akvarele, ho Brazil

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!