Rubens Holzmann

Rubens Holzmann estas brazila gitaristo, komponisto, aranĝisto, partiturkopiisto, instruisto pri gitaro kaj pri muzikteorio.

Li laboris kun pluraj muzikistoj, el kiuj elstariĝas la Kvaropo Ultraleve; la muzikestro, kantisto kaj komponisto Flávio Fonseca; la kantistino Célia; la kantisto kaj komponisto Billy Blanco; la kantisto Renato Braz; kaj aliaj.

Li ellaboris partiturojn kaj muziktekstojn kun akordoj por TV Futura; por la muzikestroj Herculano Araújo kaj Waltel Branco; kaj por diversaj komponistoj.

Li partoprenis kiel aranĝisto, partiturkopiisto kaj gitaristo en la registrado de pluraj KDoj.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!