Ruban

Rubens de Queiroz Barra, pli konata kiel Ruban (Valença, 5ª de majo 1950) estas brazila komponisto, instrumentisto, kantisto kaj muzikproduktoro.

En la 70aj jaroj, li agadis kiel produktoro kaj komponisto en la albumoj de grupo As Frenéticas, kaj li verkis kune kun Nelson Motta unu el la plej furoraj muzikaĵoj de la grupo (Dancin' days). Alia furoraĵo verkita de Ruban estas Eu sou free, de grupo Sempre Livre, verkita kune kun la aktorino Patrícya Travassos.

Lia kantista kariero komenciĝis en la 80aj jaroj, kaj lia komponaĵo Cinderela (t.e. Cindrulino), fariĝis unu el la plej disaŭdigitaj en 1986.

Li laboris dum 25 jaroj kiel muzikproduktoro ĉe Televidstacio Globo, kaj agadis en diversaj sukcesaj programoj kaj serioj, kiel: Laços de Familia, O clone, Fantástico, Os trapalhões, Domingao do Faustão, Big brother inter aliaj.

Ruban ankaŭ eklaboris kiel aktoro, en 1990. Li partoprenis en la unua sezono de la humura televidprogramo Escolinha do Professor Raimundo, ludante la rolon de Agnaldo Peixoto. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!