Rolando Boldrin

Rolando Boldrin (São Joaquim da Barra, 22ª de oktobro 1936 – San-Paŭlo, 9ª de novembro 2022) estis brazila komponisto, aktoro, verkisto kaj televidprezentisto.

Kiel aktoro, li laboris kun artistoj kiel Lima Duarte, Laura Cardoso, Dionísio Azevedo kaj aliaj, en kinfilmoj kaj en ĉirkaŭ tridek televidserioj de pluraj stacioj.

Ekde la 80aj jaroj li prezentis televidajn programojn disvastigante la aŭtentan sertanecan muzikon.

Li lanĉis 56 muzikalbumojn kaj 4 librojn pri populara kulturo.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!