Pepeu Gomes

Pedro Anibal de Oliveira Gomes (Salvador, 7ª de februaro 1952), pli konata kiel Pepeu Gomes, estas brazila kantisto, gitaristo kaj komponisto.

Pepeu estis konsiderata de la usona revuo Guitar World de 1988 kiel unu el la dek plej bonaj gitaristoj de la mondo en la kategorio "monda muziko". Pepeu estis edzo de Baby Consuelo (nuntempe Baby do Brasil), kun kiu havis ses gefilojn, el kiuj tri formis la muzikgrupon SNZ - Sarah Sheeva, Nana Shara kaj Zabelê.

Li formis la grupon Novos Baianos, kun Moraes Moreira, Paulinho Boca de Cantor, Luiz Galvão kaj Baby Consuelo, kaj laboris kun Gilberto Gil, Caetano Veloso, Gal Costa, Airto Moreira, Robertinho de Recife kaj Armandinho, inter multaj aliaj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!