Padre Irala

Casimiro Abdon Irala Arguello (Asunciono, 4ª de marto 1936), pli konata kiel Padre Irala, estas paragvaja jezuita pastro, verkisto kaj muzikisto, kiu de jardekoj loĝas en Brazilo.

Li fondis la Grupon OPA - Oração pela Arte (t.e. Preĝo per Arto), grupo de artemaj gejunuloj kiuj verkas diversĝenrajn artaĵojn inspiritaj de religiaj temoj, kaj kiu jam lanĉis plurajn muzikalbumojn.

Li verkis unu el la plej famaj muzikaĵoj de la brazila katolika (kaj alireligia) medio, Preĝo de Sankta Francisko, unue registrita en la kvarkanta vinila disketo Irala Canta (Eldonejo Vozes - 1968). Tiu kanto estas registritaj de artistoj kiel Ana Carolina, Fagner, Padre Fábio de Melo, Padre Marcelo Rossi, Daniela Mercury kaj Grupo OPA, inter aliaj, kaj estis uzata en televidserioj.

Unu el liaj zorgatoj estis la ankaŭ fama Padre Zezinho, al kiu li instruis la muzikverkadon. (Fontoj: Wikipedia kaj YouTube (portugallingva)).

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!